Café « philosophique » 15 rue de Thionville. Le 20 décembre dernier, Hélène et Jean-René Funel ont fêté l’inauguration de leur Café Philo, le Bâton à Palabre, qu’ils ont ouvert au centre ville, 15 rue de Thionville.
A cette manifestation très sympathique étaient conviés toutes les associations partenaires du Café, Amis de la Terre, Système d’Echanges Locaux, associations écologistes et féministes, et bien sûr espérantistes. Il y a avait tant de monde que tous n’ont pas pu entrer.

Merci à Hélène et J.René pour cette soirée très conviviale, et bon vent au Bâton à Palabre.
 
 
Café philo en espéranto


Jeudi 29 janvier, à 20 h. la philosophie se fera en espéranto... au 15 rue de Thionville.
En effet, Hélène a décidé qu’une fois pas mois, le dernier jeudi du mois, serait réservé à des discussions sur un thème en espéranto.
La premier thème, le jeudi 29 janvier, sera : l’espéranto peut-il être un parti politique ?
Préparez donc vos arguments et votre vocabulaire, et à 20 h venez discuter avec nous.
Consommation obligatoire : 5 € (vin bio et tapas).

 

Esperanto kaj politiko
Raportas : Jacques CAUBEL

Ĉiumonate okazas debato en esperanto en la filozofio-trinkejo Bâton à Palabre. La unua kunveno havis ĉi temon : ĉu enkonduki esperanton en la politikon, ekz. ĉu prezenti liston por la eŭropa baloto de junio 2004 ?

La 19an de januaro partoprenis dek tri esperantistoj la vesperan diskuton pri eniro de esperanto en politikon, plus la paro Jean-René kaj Hélène Funel, kiuj akceptis nin en sia kafejo « Babiliga bastono ».

André Mirc estas sur la kandidatlisto de Thierry Saladin por la suda distrikto, kiu entenas tri regionojn : Akvitanio, Midi-Pireneoj kaj Langvedoko. Jam 16 kandidatoj ekzistas ; mankas ankoraŭ kvar pliaj. Unue, kio signifas politiko ? Ilo por trompi la civitanojn ? Rimedo por ke la homoj sin sentu bone ? André klarigas, ke la nura celo de tiu kandidatlisto estas aŭdigi pri esperanto. Eĉ se ni iĝos ridindaj antaŭ la ĵurnalistoj, almenaŭ la publiko scios, ke esperanto ne mortis ! Kelkaj ĉeestantoj preferus tutan politikan programon. Ĉu tio necesas ? (Coluche, les Motivé-e-s nenion proponis). Jeannette sciigas, ke la programo de la esperantaj kandidatoj entenas demokration, kiu ne ekzistas en la nuna Eŭropo (« demokratio-deficito ») ; la unua paŝo por solvi la problemon estus neŭtrala lingvo. Du ĉeestantoj elektus la anglan, jam lernatan en bazaj lernejoj. Bedaŭrinde ŝajnas, ke nur Francio prezentos esperantajn kandidatojn (*). En nia regno kelkaj partioj jam favoras al esperanto : ekz. la socialistoj. UFE, la neŭtrala franca asocio pri esperanto, opinias, ke ni ĝenos ilin, se aperus aparta esperanto-partio ; sed kiom da procento da voĉoj ili perdus ? Gustave aldonas, ke multaj havas pli gravajn problemojn ĉiutagajn ol lingvajn. Sed nur duono de la civitanoj voĉdonas ; Floreal neniam ; li trovas danĝera eniron en televidon. Ekde la 22a horo kaj duono, la diskuto iom disiras, kiam Bernard agnoskas : mi subtenas la ideon esperanto, ne la lingvon mem ; li asertas, ke esperanto estas nur eŭropa lingvo ; tio veras rilate al la radikoj, sed – laŭ Christian – ne rilate al la strukturo. Preskaŭ ĉiuj parolis dum tiu vespero, ne timante multajn lingvajn eraregojn. Kial ne havi parol-bastonon por pli bone parolajn daŭrojn disdoni, kaj ... parolajn fuŝaĵojn batpuni !

(*) laŭ lastaj informoj, ankaŭ en Germanio ekzistas esperanto-listo de kandidatoj por la baloto de junio, kaj ties ĉefulo estas Reinhard SELTEN , Nobel-premiito por ekonomiko en 1994.

 


Kapopiedo Esperanto Dato
De la unua de junio vi estas la -a vizitanto. bonvenon !.
 

Lasta ŝanĝo : lundon la 01-an de marto 2004 07:33.  Por ĉiaj demandoj aŭ rimarkoj bv retmesaĝi al arno lagrange.)