Kiu estas Gražina Opulskienė ?

Mi naskiĝis la 1an de decembro 1958 en urbo Mazeikiai, nordokcidente de Litovio. Tio estis malgranda urbeto, tiam pli simila al vilaĝo ol al urbo, sed rapide kreskis en sepdekaj jaroj pro kelkaj nove konstruitaj fabrikoj. Miaj gepatroj laboris kiel inĝenieroj en la fabriko kiu produktadis motorojn por lavmaŝinoj kaj mi havis la infanecon kiel ĉiuj infanoj de tiu epoko en Sovetunio. Tio signifas, ke estis multe da ruĝa koloro sur stratoj kaj multe da griza kaj bruna en la vivo. Mi tamen estis feliĉa, ĉar mi tute ne konsciis, ke povas ankaŭ ekzisti alia vivo.

En la jaro 1965 mi komencis lernadon en lernejo. En 1970, kiam mi estis en la 7a klaso mi rimarkis, ke mia samklasanino parkeraĉas iujn strangajn vortojn kiuj laŭ mi tre bele sonis. Al mia demando kio estas tio, ŝi rakontis pri Esperanto. Mi tuj havis la emon lerni tiun lingvon kaj petis ŝin ekscii, ĉu instruisto akceptus ankaŭ min. Post kelkaj tagoj mia amikino diris, ke, bedaŭrinde, la E-rondeto estas organizita nur por infanoj de laboristoj de la fabriko, en kiu miaj gepatroj ne laboris. Tamen ekde tiam mi ekinteresiĝis pri Esperanto, kaj se estis okazo aĉetis librojn kaj vortarojn, nur la okazoj ne estis oftaj, ja dum soveta tempo Esperanto estis “danĝera lingvo”. Kaj mi neniam estis vere diligenta lernantino, pro tio, eĉ posedante kelkajn librojn kaj vortaron, mi neniam klopodis memstare lerni lingvon, nur daŭre planis, ke foje mi tion faros.

Mi ricevis la maturatestaton en la jaro 1976 kaj tuj eklaboris en la sama fabriko kie daŭre laboris mia patrino. En la jaro 1977 mi komencis studi en teknika lernejo la fakon de la prilaborado de metaloj, ne pro la speciala intereso pri metaloj, sed pro la fakto, ke tio estis sola lernejo kie mi povis studi ne forlasante mian urbon kaj mi sciis, ke diplomo de tiu lernejo helpus al mi ricevi pli bonan pozicion en fabriko.

En 1978 mi edziniĝis al mia kolego kaj samkursano kaj studojn ni akordigis kun laboro, ĉar eblis studi en la vespera fako. Printempe de la jaro 1980 naskiĝis nia filo. Post unu jaro, en 1981, ankaŭ printempe mi finis la studojn kaj diplomiĝis kiel teknikisto-teknologo pri la prilaboro de metaloj. Aŭtune de le sama jaro naskiĝis nia filino. En tiuj jaroj ni kun edzo vere havis neimageble aktivan vivon, ĉar ambaŭ estis ankaŭ aktivuloj en sindikato (kiel eblas esti aktivulo en sovieta sindikato) kaj en komsomolo, plus mia edzo apartenis al kelkaj teamoj de korbopilkistoj kaj mi partoprenis en dancrondo de popolaj dancoj. Ni klopodis vojaĝi ĉiam kiam eblis tra vere vidinda Sovetunio, ni ambaŭ sukcesis kelkfoje viziti eksterlandon kaj ni tiam devis multe da tempo dediĉi al vicoj en vendejoj, ni estis junaj, do ofte havis gastojn kaj ofte gastis… se nun mi memoras tiun periodon, ŝajnas al mi ke ni neniam ĝissate dormis kaj de ĉiuj eblaj deficitoj en Sovetunio la plej granda por mi estis deficito de tempo.

En la jaro 1990 mi hazarde vidis la anonceton pri la Esperanto-kurso en loka gazeto de mia urbo. Mi tuj aliĝis kaj jam post unuaj lecionoj konstatis, ke neniam ankoraŭ en mia vivo mi lernis ion kun tia plezuro kaj entuziasmo kiel Esperanton. Tamen post la fino de la kurso, mi iom post iom forlasis la regulan lernadon: kelkfoje mi skribis leterojn al Ĉinio kaj Francio kie mi havis korespondamikojn, kelkfoje mi iomete legis, ĉefe nur post hazardaj renkontiĝoj kun mia instruistino kaj sugestita de ŝi ne forgesi la lingvon.

En printempo de 1992, dum unu tia renkontiĝo, ŝi rakontis al mi pri SAT kongreso kiu devos okazi en Kaŭnas, urbo de Litovio, kaj ŝi proponis, ke ni kune venu tien kaj mi povu en realeco uzi Esperanton. Tiamaniere mi venis al mia unua SAT kongreso, fakte kun ideo, ke mi povos paroli ruse kun ekssovetanoj kaj observi ĉu vere Esperanto funkcias.

Mia unua kongreso estis ege sukcesa, ĉar mi trafis al la rondo de bonaj parolantoj, miaj kongresaj amikoj havis paciencon komuniki kun la komencantino kaj inspiris min daŭrigi la lernadon de la lingvo. Specialan lokon en tio okupas sperta esperantisto Max Hollinger ( Aŭstrio) kiu proponis al mi ĉiutage promeni kun li kaj paroli. Ni povis kompreni nin nur en Esperanto, alian komunan lingvon ni ne havis. Je la fino de la kongreso Max proponis al mi daŭrigi la lernadon per korespondado.

Pro malbonaj rilatoj kun Rusio, nia fabriko ne plu ricevadis materialojn kaj mendojn kaj en 1992 bankrotis, mi restis senlabora kaj tiun tempon mi uzis por studi anglan lingvon, iom germanan, stiradon de aŭtomobilo kaj, kompreneble, mi finfine havis tempon por Esperanto. Kaj tiu jaro estis tre bela ankaŭ por miaj gefiloj kiuj povis reveninte de lernejo trovi la patrinon hejme. Tio estis tre malfacilaj jaroj en senco ke ĉio mankis, ke ankaŭ mia edzo ne ricevadis stabile salajron kaj por nutri familion ni bredis porkojn, kuniklojn, kokinojn, havis kelkajn ĝardenojn kaj ĉiujn tiujn laborojn mi malamegis. Sen espero kaj esperanto certe mi estus kaptinta tre modernan malsanon: depresion. Ĉion elteni estis multe pli facile ricevante leterojn de geamikoj, revante pri SAT kongresoj, povante refoje viziti esperantistojn en iliaj landoj, akceptante esperantistojn en mia “fino de la mondo”. Ekde 1992 mi partoprenis en ĉiuj SAT kongresoj, ekde 1997 mi estas la perantino por SAT en Litovio.

Aŭtune de 1993a jaro mi ricevis proponon instrui Esperanton kiel ne devigan studobjekton en la gimnazio kaj ĝis nun mi daŭrigas tiun laboron. Parton de tago mi laboras en lernejo kiel bibliotekistino. Tiamaniere, dank al Esperanto, mi ne restis longe senlabora post la fermo de la fabriko.

Ĉiujare mi havas 20 - 30 lernantojn en du grupoj kaj mi instruas ĉefe uzante rektan metodon de A. Cseh. Pli bone mi konatiĝis kun tiu metodo dank al mia amikino, fama instruistino Ewa Bondar (Pollando). En la jaro 1994, aprile, mi gastis ĉe ŝi hejme, poste ni triope kun japanino Hiroko Sugitani faris la rondvojaĝon tra centroj de Esperanto en Pollando: Bialystok, Bydgosczsz., Krakovo kaj ni partoprenis tie en diversaj renkontiĝoj de esperantistoj. Dum la sama vojaĝo mi ankaŭ gastis en Varsovio ĉe fama esperantisto, redaktoro kaj aŭtoro de multaj E -filmoj Roman Dobrzynski. Tiu gastado estis speciale interesa, ĉar tiam Roman kun teamo produktis la filmon por instruado “Mazi en Gondolando” kaj mi povis konatiĝi kun famaj polaj esperantistoj. Post tiu vojaĝo mi decidis daŭre interesiĝi pri la instruado de Esperanto kaj en la jaro 1995 mi faris A - seminarion, en la jaro 1999 B kaj C seminariojn kaj aŭguste de la jaro 1999 mi ricevis la ateston de Internacia Esperanto Instituto (Hago) kaj povas instrui nian lingvon laŭ Cseh - metodo. Printempe de 2000 jaro la Internacia Esperanto Instituto proponis al mi gvidi kurson en Zagreba UK laŭ Cseh metodo por komencantoj.

Fine de la jaro 1995 germana esperantistino Nora Caragea invitis min al Internacia Festivalo en germana urbo Würzburg. Festivalo okazas ekde 27a de decembro ĝis la 3a de januaro ĉiam en alia urbo de Germanio kaj partoprenas ĝin 150 - 200 esperantistoj el la 21 -26 landoj. Dum mia unua festivalo mi prelegis pri la litovaj ritoj kaj tradicioj okaze de la jarfinaj festoj kaj post tiu prelego mi ricevis inviton fari kelkajn prelegojn pri Litovio en la Kultura Semajnofino de Saarlanda Esperanta ligo (Homburgo, Germanio). Aprile de la jaro 1997 mi estis kiel ĉefprelegantino en tiu semajnofino. Teksto de prelego farita en Würzburg estis publikita en revuo “Sennaciulo” de la jaro 1997 kaj homburgaj prelegoj estas surbendigitaj kaj distribuataj de Saarlanda Esperanto Ligo. En Internaciaj Festivaloj mi partonprenas regule kaj nun jam atendas la okan por mi IFon en urbo Kiel.

En 1999 mi la unuan fojon partoprenis en la UK en Berlin kaj en la konferenco de ILEI en Karlovy Vary. En la jaraj kongresoj de Litova E- asocio mi konstante partoprenas ekde jaro 1992. Ekde 1999 mi estas en la estraro de LEA. Kelkfoje miaj artikoloj estis publikigitaj en “Litova stelo”, “Sennaciulo”, “Mankanta ĉenero” (Pollando), “La informilo” (Francio), aperis artikoletoj en “Sennacieca Revuo” kaj “Internacia Pedagogia Revuo”.

En januaro de tiu-ĉi jaro, mi estis invitita kiel instruistino al Aŭstralia somerkursaro kaj tie gvidis kurson por du niveloj.

Pro partopreno en diversaj E-aranĝoj kaj pro personaj kontaktoj mi vizitis 16 landojn.

Mi neniam apartenis al iu politika partio kaj mi ne estas religiema.

 

Prelego pri Litovio
la 12an de januaro 2004 en Tuluzo
   
Postprelegaj konversacioj.
   

 

TTT-mapo
(Lasta øisdatigo la 13an de Januaro 2004. Por æiaj demandoj aý rimarkoj bv retmesaøi al arno lagrange.)