Flavio Rebelo
prelegas pri la projekto ITV

en Tuluzo la 16-an de februaro 2004

ITV : http://gxangalo.com/televido/
Ĝangalo : http://gxangalo.com/

La 16an de februaro, Flavio REBELO prezentis sian televidan projekton al tuluza publiko, konsistanta el 22 geesp.istoj. Unu venis de apuda departemento Ariège, kaj alia de ... Bretonio !

Flavio prezentis sian konatan ITV-projekton, kiel naturan sekvon de la notico-portalo Ĝangalo, jam ekzistanta sesmonatojn, kaj jam plurlingva. Kaj la reta televido estos mem etapo por posta pli bonkvalita ricevebleco sur normalaj televidekranoj. Li klarigis, kial ĉi tiu jam pli ol tridekjara « revo » de la esperantistaro, nun fariĝis realigebla. Li montris diversajn filmetojn, vinjetojn kaj dokumentario-tilolojn, el DVD disko, kiuj bele impresis la spektantojn, kiuj tiel povis imagi la dezajna kvalito de la estonta televido.

Li respondis al multaj demandoj, ĉu pri la aktualaj rimedoj de Ĝangalo ? ekz. ĵurnalistoj-korespondantoj en pli ol dek landoj ? ĉu pri la (ne)konataj fontoj de kulturaĵoj dissendeblaj, kaj pri la kontraktontaj komercaj partneroj , esperataj sponsoroj aŭ reklamontoj, kiuj ebligos la tutan realigon. La kolektendaj 32 000 eŭroj ja estas la necesa sumo por eki la projekton kaj subteni ĝiajn elspezojn (inkl. salajrojn) dum sesmonata periodo. Poste ĝi devos financi sin mem.

 

La lerta prezentado kaj altkvalitaj bildoj kaj filmetoj levis entuziasmon ĉe multaj aŭskultantoj, kaj rezultigis kontentigan monkolekton (proks. 375 eŭrojn), kaj tre simpatian vesperfinon en trinkejo kie kolektiĝis du trionoj de la geaŭskultintoj.

Certe kiam ni baldaŭ spektos sur niaj ekranetoj la esperantajn vortojn « novaĵoj de la mondo » ni ĉiuj memoros, ke «revo, kiun oni revas sola restas revo, sed revo, kiun oni revas kune fariĝas realo ».

Raportas Jeanne-Marie

Flavio Rebelo prelegis en Monpeljero.

Post sia unua eŭropa prelego en Barcelona, Flavio Rebelo, ĉefredaktisto de la reta informportalo Ĝangalo kaj inicianto de la projekto ITV (Internacia TeleVido) prelegis en Monpeljero.

"Mi ne venas paroli pri vendaĵoj, pri komerco aŭ pri projekto : mi venas paroli pri revo !", jen kiel li ekas sian paroladon. Tamen, post kelkaj minutoj, tiu "revo" aperas farebla kaj subteninda.

Pri kio temas ?

-> La ideo : krei antaŭ unu jaro retan televidon, uzante la novajn eblecojn de la reto, kies ĉefa eco estos : la kvalito ! Ĉar tiu televido, videbla de ĉiuj, aperos kiel montrejo de Esperanto.

-> La celo : elsendi unue kvar horojn da programoj, sesfoje po tago ripetitaj : tiel, la tutaj mondcivitanoj povos spekti ilin. Post kelkaj jaroj, li celas ok horojn, trifoje ripetitajn.

-> La enhavo : televidĵurnalo, intervjuvoj, dokumentarioj, kinaĵoj, kursoj ... La informoj venos el Ĝangalo mem, tra ĝia tutmonda korespondantservo. La filmoj, krom tiuj kiuj jam ekzistas en esperanto, venos el Unesko, el UNO, UNICEF,..., kiuj pretas provizi tiajn filmojn malaltkoste. La kursojn, ni scias fari.

Por tion krei, Flavio bezonas monon; 35 000 eŭroj por ke la projekto ekestu. Tio estas donaco de 25 eŭroj farita de 1400 esperantistoj. Li proponas du garantiojn :

- se la kreado de la projekto ne eblos , li repagos ĉion al tiuj, kiuj donacis pli ol 25 eŭroj;

- se la projekto sukcesos, li proponas aŭ pagi profitparton, aŭ transformi la monprunton en rabatatajn akciojn (iom kvazaŭ "stock options").

Ĉiu mondonanto povas sekvi kaj kontroli la kontojn tra la retejo de ITV.

Ĉu aĉeti eron de estonta televido estas freneza aŭ reva agado ? "Ne pli ol aĉeti la libreton "Lingvo Internacia" antaŭ 117 jaroj", respondas Flavio !

Fakte, la ideo estas interesa : ĝi enirigus esperanton en ĉiesan, internacian, nunan informilon. Plie, ĝi ne estas projekto de brazilano por Brazilio, sed de esperantisto por Esperantujo kaj la tut'mondo.

Vere, la projekto eblas : 35 000 eŭroj, dividaj inter 10 landoj de Europo, tio estas nur 3500 eŭroj po lando, do 140 samideanoj po lando kiu donacos 25 eŭroj. Ĉu neatingebla celo ?

Tial mi subtenis lin kaj lian projekton, eĉ ... se mi neniam spektas televidon ! :-))

Christian Pinard


Simpatia vesperfino en trinkejo kie kolektiĝis du trionoj de la geaŭskultintoj.
Kapopiedo Esperanto Dato
De la unua de junio vi estas la -a vizitanto. bonvenon !.
 

Lasta ŝanĝo : vendredon la 20-an de februaro 2004 08:16.  Por ĉiaj demandoj aŭ rimarkoj bv retmesaĝi al arno lagrange.)