La krimo de Strato Lursin'

 

     
Reøisoris   Arno Lagrange
Roloj   rolantoj
Olivia Lenglume rentulino Catherine Martinez
Janina Mistingue ekssamlernejanino de Olivia Caroline Haïoun
Justina servistino de Olivia Kiki Vidotto
Normano Lenglume
edzo de Olivia Bernard Martinez
Paula Potard kuzino de Normano Flavie Audibert

 

Estas la mateno : Olivia ellitigas. Si ne precize memoras kiel si pasigis la pasintan vesperon. Surprizas sin ke iu nekonato trovigas en sia lito. Tiam envenas sia edzo kiu urgigas sin por ke si estu preta por la baptofesto de la infano de la kuzino Paula (ilia ununura parenco ce la Frotmujarda flanko). Ekkiam la edzo lasas sin sola si vekas la nekonaton : fakte estas kolego de la lernejo « Labadens » kies jaran bankedon ili ambau ceestis en la antaua vespero. Ne nur Olivian sed ankau la servistinon Justinan kaj la edzon surprizas la neanoncita ceesto de Janina en tiu mateno dum urgas pretigi la baptofeston. Tamen Olivia invitas Janinan partopreni la tagmangon por daurigi la festadon kun tia intima kunulo. Normano (la edzo) pli kaj pli incitigas pro la situacio : li ec ne emas kunmangi, li dume legas el la gazeto ke okazis en la pasinta nokto terura murdo : Olivia kaj Janina komprenas ke ili kulpas pri gi ; nome ili estis tiom ebriaj ke ili ne guste scias kion ili faris dum la vespero. Ek de tiu momento ciu el la personoj klopodos por atingi sian celon : Normano volas ke la baptofesto estu sukcesa, Olivia kaj Janina volas kasi per kiu ajn rimedo ke ili partoprenis la murdon, sed Paula ne helpos al ili car si iom tro multe scias kaj krome si petas monon de siaj gekuzoj … la
situacio farigas pli kaj pli streca gis la momento kiam oni ekkonscias ke estis miskompreno. Sed cu tiam oni ne jam atingis neripareblan situacion ?

Tiu mallonga komedio estas unu el la plej lertaj verkitaj de Labiche kiu famas kiel majstra teatroverkisto. Tamen gi iom sokis liajn samtempulojn pro la nigra humuro : cu oni rajtas ridi pri murdo ? Same kiel « la Rekta metodo » kiun la Teatro Trupo de Tuluzo pretigis lastjare, tiu teatrajo estis frue tradukita en esperanto antau preskau unu jarcento : tio montras ke ekzistas jam jarcenta tradicio de esperantoteatro. La internacia lingvo kreskas ankau dank’ al teatra arto kiu estas bonega rimedo por ciuj pli praktiki la lingvon orele kaj parole. Ankau en tiu kazo ni devis iom modernigi la esperantotekston car la unua traduko entenis iom da mallertajoj kiel ofte en la unuaj verkoj de esperantistoj ne bone regantaj la lingvon malgrau sia bonvolemo. Krome ni alprenis la rajton inversi la seksojn : en nia prezento ciuj viraj personoj farigis inaj kaj inverse. Tio sajne estis neimagebla en la tempo de Labiche sed kial hodiau du virinoj ne irus diboci dum la edzo trankvile restas hejme ?

 

(Lasta øisdatigo la 01an de Junio 2003. Por æiaj demandoj aý rimarkoj bv retmesaøi al arno lagrange.)