La Krokodil’

Informbulteno de Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo

1 rue Jean Aillet, 31000 Toulouse

tel/fax 05 61 25 55 77; courriel : toulouse@esperanto.org

n°12 - JANUARO 2002

Traduko-Semajnfino
Vespero kun Abdurahman JUNUSOV
PRINTEMPA SEMAJNO INTERNACIA
26-a INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO
INTERNACIA SEMAJNO EN SÈTE
BAZAJ ESPERANTAJ RADIKOJ
NOVAJHOJ DE NIA BIBLIOTEKO
TRADUKISTOJ SERĈATAJ
NIA KALENDARO

 

EN NIA REGIONO BALDAŬ OKAZOS:

Traduko-Semajnfino 26-27 jan. en Arrout (Ariège)

La propono estas trejniĝo al tradukado de kaj al Esperanto, dum tiu semajnfino en Arrout, kun la helpo de Jeannette CASH kaj eble de Rikardo kaj Ch.Lavarenne.

Traduki DE ESPERANTO:

a) literaturon : mi povas disponigi diversajn tekstojn el la franca literaturo jam tradukitajn en Esperanton. Mi proponos ankaŭ facilajn verkojn de Claude PIRON, kaj pli malfacilajn, de Spomenka ŜTIMEC. (Kunportu la lastan numeron de LE MONDE DE L'ESPÉRANTO, kiun vi certe ricevis. En ĝi estas dulingvaj tekstoj.)

b) aliajn tekstojn: mi proponas uzi la diversajn revuojn, MONATO, ESPERANTO, KONTAKTO, aŭ librojn kiel : HOMAJ RAJTOJ (el Unesco), SPITE AL ĈIO BOSNIO (politiko), LA RONDO FAMILIA (sociologio), ktp.

Traduki AL ESPERANTO:

Ni povas uzi la samajn francajn literaturaĵojn, jam tradukitajn en Esperanto. Au provi viajn ŝatatajn romanojn. Por ne-fikciaj tekstoj tradukotaj al Esperanto, mi proponas ekonomikajn tekstojn el asocio ATTAC, au simple elekti artikolojn el gazetoj.

Estus laŭ mi prefere komenci per traduko de esperanto al la franca, kaj poste en la alia direkto.

Ĉiuokaze, mi bezonas scii rapide kiuj intencas partopreni tiun semajnfinon, por bone organizi ĝin.

La aliĝkotizo estos sama kiel kutime.(200 FF = 30,50 EŬR por la tuta semajnfino, au 140 FF= 21,34 EŬR por studentoj kaj senlaboruloj).

 

Listo de haveblaj francaj literaturaĵoj tradukitaj en esperanto

Beaumarchais: EDZIĜO DE FIGARO

Beaumarchais: BARBIRO DE SÉVILLE

Cocteau: LA HOMA VOĈO

Courteline: KOMEDIOJ

Daudet: LETEROJ EL MIA MUELEJO

Flaubert: prozo ?

Guillerargues: PORTUGALAJ LETEROJ

Victor Hugo: ANGELO

Mérimée: LOKIS

Molière: NOBELA BURĜO

Montesquieu: PERSAJ LETEROJ

Racine: ANDROMAKA

Supervielle: RAKONTOJ

 

Vespero kun Abdurahman JUNUSOV kaj regalado per Reĝkuko

Vendredon 1-an de februaro, je la 20-a 30, 9 rue Marengo (ĉe la fervojistoj)

La fervojista grupo kaj EKC invitas vin al festa kaj kultura vespero kun ĵurnalisto el Dagestano (kaŭkaza lando, apud Ĉeĉenio). Okaze de sia prelegturneo en Francio, A. JUNUSOV prezentos al ni sian landon, kaj respondos niajn demandojn. Li parolos en Esperanto.

La dua parto de la vespero, dum kiu ni povos daŭrigi la diskuton, estos la tradicia Reĝkukoj, preparitaj de la fervojistoj. Financa partopreno por la kostoj: 3 eŭroj.

Enskribiĝu telefone ĉe Josée Lafosse: 05.61.24.14.45, kaj diru al ŝi ĉu vi deziras vespermanĝi en la fervoja restoracio.

LE DAGUESTAN

LA MONTAGNE DES LANGUES

ESPERANTO-KULTUR-CENTRO et les CHEMINOTS TOULOUSAINS POUR L’ESPÉRANTO vous invitent à une soirée animée par le journaliste daguestanais Abdourakhman IOUNOUSSOV

En français, nous écrivons le DAGUESTAN ou le DAGHESTAN. Un choix linguistique, comme pour illustrer la diversité des langues et des cultures d’un pays, comme pour souligner aussi nos incertitudes, notre méconnaissance de ce territoire, dont on parle peu, que nous situons avec difficulté sur la carte.

Le Daguestan, 50.000 km2, 2 millions d’habitants, est un pays de plaines et de hautes montagnes creusées de vallées étroites et profondes où s’est réfugiée une mosaïque de peuples de langues (plusieurs dizaines) et de cultures très variées.

Le Daguestan, au bord de la mer Caspienne, est une République de la Fédération de Russie, voisine de la Tchétchénie, où l’Islam est la religion la plus pratiquée.

 

DAGESTANO :

Vladimir Bobrovnikov Quel avenir pour le Daghestan ? Projets et réalités.

 

Abdourakhman IOUNOUSSOV

Il est né en 1948 à Kumuh, un village de montagne au centre de la région des Lakhs, une des très nombreuses nationalités du Daguestan. Après des études littéraires à l’Université de Makhatchkala, la capitale, il a travaillé plus de vingt ans comme journaliste, puis rédacteur en chef à la télévision daguestanaise, plus particulièrement chargé du secteur culturel et artistique. Iounoussov a également été rédacteur en Belgique et en Hongrie pour des revues éditées en espéranto. Il dirige maintenant un hebdomadaire indépendant diffusé sur le Daguestan. Abdourakhman Iounossov , qui entretient des liens d’amitié avec Nicolas Ebnother, journaliste à Paris a beaucoup aidé celui-ci pendant la préparation de son reportage sur le braconnage de l’esturgeon et le trafic de caviar, diffusé sur FR3 au cours de l’émission THALASSA, en décembre 2001.

Abdourakham Iounoussov est invité par l’association nationale " France Espéranto " pour une tournée de conférences sur le Daguestan qui le mènera dans 18 villes françaises.

 

OKAZOS EKSTER NIA REGIONO:

 

PRINTEMPA SEMAJNO INTERNACIA, 29/03 -05/04, Germanio

La 18a P.S.I. okazos en WALDFISCHBACH, de 29 marto gis 5 aprilo 2002.

En tiu aranĝo speciale celanta familiojn, oni atendas pli ol 160 partoprenantojn, el pli ol 15 landoj.

La aliĝkotizo estas 245 eŭroj por plenkreskulo kaj inkluzivas loĝadon, tri manĝojn tage, kaj endoman programon. Estas rabatoj laŭaĝaj por infanoj, kaj senpage por la tria infano de familio! Ankoraŭ eblas ĝui rabaton de 10 eŭroj, se oni aliĝas antaŭ la 31a de januaro.

Pli da informoj ĉe : www.esperanto.de/psi

Eblas atingi trajne WALDFISCHBACH-BURGALBEN, kiu situas sur fervoja linio de Kaiserslautern al Pirmasens., 20 km for de la franca landlimo.

De Tuluzo, la vojaĝo per trajno daŭrus proksimume 12 horojn kaj kostus po 850/900 frankoj. Forir-horo de Tuluzo: 06h03 au 23h13 (verŝajne).

Pri nia projekto komune vojaĝi al ĉi tiu aranĝo, venis la momento deklari sian intereson, eĉ se ankoraŭ ne definitivan, por la propono.

Interesuloj kontaktu EKC-n antaŭ la fino de januaro.

 

 

26-a INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO 27/03 – 02/04/2002 Italio

La 26a Internacia Junulara Festivalo okazoj en FENESTRELLE (apud Torino, Piemonto, Italio), en luksa ĵus renovigita hoteleca gastejo, sur flanko de montara valo.

La temo estos "Integrago de minoritatoj en Eŭropo de eŭro".

Aliĝkotizoj (entenas programon, tranoktojn kaj ĉiuj manĝojn, sed ne litotukojn):

de 127 gis 170 eŭroj por junuloj sub 30 jaroj, de 159 gis 191 por pliaĝuloj.

TTT-pagoj : www.esperanto.it/iej/ijf/2002

Plenkolora afiŝo, eldonita de BEMI (Bicikla Esperanto Movado Internacia) kiu reklamas biciklan karavanon al Fenestrelle, estas havebla en esperanto aŭ en la franca. Vi povas ricevi ĝin (A3 au A4) kontraŭ la kosto de la fotokopiado.

INTERNACIA SEMAJNO EN SÈTE 24 - 31/08 (Francio)

En Sète okazos la 28a internacia semajno de Esperanto. Sète estas urbo ĉe franca mediteraneo proksime de Montpelliero. Ĉijare la staĝo daŭros de la 24 a ĝis la 31 a de aŭgusto 2002. La lernantoj povos elekti inter 3-nivelaj kursoj gvidotaj de diversdevenaj personoj. La kursoj okazos matenon kaj finon de posttagmezo. La kursejo estas agrabla, oni povos loĝi en unulita aŭ dulita dormo-ĉambro meze de grando parko de pinarboj kun privata vojeto aliranta la strandon.

ESPÉRANTO CULTURE ET PROGRÈS

5, rue du docteur Roux
30090 MONTPELLIER
tel : 04 67 54 15 43

yvierne@netcourrier.com

nikolao.k@wanadoo.fr

 

DIVERSAJHOJ :

Nova vortaro : BAZAJ ESPERANTAJ RADIKOJ

aperis ĉe UEA (prezo : 7,50 euroj).

Temas pri listo de ĉirkaŭ 2 700 Esperanto-radikoj kun klarigoj per kiel eble facilaj kaj kutimaj Esperanto-vortoj, kiu jam dum kelkaj jaroj troviĝas en la reto, kaj tie estas konsultata dekojn da fojoj ĉiutage. Ĝi estas taŭga por homoj kiuj volas pensi rekte en Esperanto.

LA BAZAJ RADIKOJ : Latin3 Unikode Ĉapelite

NOVAJHOJ DE NIA BIBLIOTEKO

En 2001 nur 7 personoj pruntis librojn, La bibliotekisto invitas al pli da libropruntoj, kaj memorigas, ke la biblioteko ricevas (pli malpli regule) jenajn periodaĵojn :

PERIODAJHO

 

TIPO

 

PERIODAJHO

 

TIPO

KANCERKLINIKO, LA kultura, avangarda, internacia DOMO, LA komerco kaj tekniko

KONTAKTO

diverstema, junulara

FAMILIA ESPERANTO

pri esp.istaj familioj

INTER NI

el Malagasio

INFANA BABILEMO SENLIMOJ

por junaj infanoj

JEUNESPÉRANTO INFO

nacia, Espéranto-Jeunes

SUDFRANCIA STELO

federacio Languedoc

INFORMA BULTENO

grupa, el Bologna, Italio

KONCIZE

Junuloj de Eŭr.Unio

ESPÉRANTO PYRÉNÉES

loka, federacio

TEJO TUTMONDE

Organo de TEJO

MONATO

ĝeneraltema, internacia

ESPERANTO-FERVOJISTO

nacia organo

BOSNIA LILIO

nacia,el Bosnio

HEROLDO DE ESPERANTO

organo de la Civito

KOMENCANTO, LA

facilaj legaĵoj, el Rusio

LE MONDE DE L’ESPÉRANTO

organo de U.F.E.

ESPERANTO

organo de UEA, internacia

NORD-GAZETO

nordfranca federacio

ROK-GAZET

muzika

ESPÉRANTO-INFO

franclingva informilo

   

EVENTOJ (RETA GAZETO)

pri esperantomovado

 

 

TRADUKISTOJ SERĈATAJ

Nous avons été informés par le Centre Toulousain du Volontariat, dont nous sommes membres, que le Comité Médico Social pour la Santé des Migrants recherche des interprètes bénévoles, pour compléter ses équipes, dans les langues :

des pays d’Europe Centrale, d’Asie, d’Afrique subsaharienne.

Si vous pensez pouvoir les aider, contactez :

CMSSM (Mme Aimée Kimpiobi)
2 cheminement R. Cambert
31100 Toulouse
Tel/Fax : 05 61 44 87 94

 

NIA KALENDARO

 

Jan
26-27 Arrout-semajnfino

Fev
. 01 Reĝkuko kun A. JUNUSOV ĉe la fervojistoj
08 Manĝo-Klaĉo ĉe EKC

Mar
01 Manĝo-Klaĉo
16-17 (ou 23-24) Arrout-semajnfino

Apr.
05 Manĝo-Klaĉo

Maj
03 Manĝo-Klaĉo
04-05 Arrout-semajnfino

Jun.
07 Manĝo-Klaĉo