PagxoVolontulo


DUMONATA VOLONTULA SERVO


en Esperanto-Kultur-Centro de TULUZO (Sud-Francujo, Okcitanujo)


Majo kaj Junio 2012


ESPERANTO-KULTUR-CENTRO DE TULUZO

NIA ASOCIO CELAS la diskonigon de la internacia lingvo esperanto kaj la favorigon de internaciaj renkontiĝoj kaj kulturaj aranĝoj (koncertoj, teatro,…) uzantaj tiun lingvon kiel esprimrimedon kaj justan komunikrimedon.
La implica filozofio de niaj aktivaĵoj estas respekto al homrajtoj kaj al la kultura diverseco, homara riĉaĵo.
La internacia lingvo esperanto ja estas « justa » ĉar apartenas al neniu ŝtato, ĝi ebligas egalrajtajn interŝanĝojn, sen ebleco de hegemonio.

Ni agadas sur tri kampoj: informado pri la lingvo, instruado de la lingvo, organizo de prelegoj kaj aliaj kulturaj eventoj.
- Ni informas per prelegoj, budoj, afiŝoj kaj flugfolioj, gazetardosieroj...
- Ni havas diversnivelajn kursojn kaj atelieroj en Tuluzo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.
- Ni okazigas tri aŭ kvarfoje jare intensajn semajnfinajn kursojn.
- Ni produktas ĉiusemajnajn radioelsendojn (unuhorajn) en la franca kaj esperanto, nun aŭdeblajn pere de interreto sur la tuta terglobo.
- Nia amatora teatro-grupo prezentas teatraĵojn en esperanto en diversaj lokoj.
- Ni posedas bibliotekon kaj proponas regule libroservon dum diversaj okazaĵoj.
- Ni ofte akceptas eksterlandajn prelegantojn, artistojn, aŭ simplajn civitanojn, kiuj riĉigas la vivon de niaj membroj kaj enkondukas ilin en la kulturan diversecon.
Nia asocio havas ĉirkaŭ 70 membrojn, estas gvidata de dekkvino da volontuloj. La asocio ne posedas propran ejon, sed kunvenas aŭ kursas en Kulturdomoj, lernejoj, universitatoj, kafejoj aŭ ĉe esperantistoj.

En 2006-2007, ni jam akceptis volontulon Przemek Wierbowski dum 9 monatoj kadre de la Eŭropa programo Eŭropa Volontula Servo. En 2009, membro de nia asocio, Christophe Chazarein estis volontulo por la esperanta societo de Bjalistoko kadre de tiu sama Europa Volontula servo.

En majo-junio 2011, ni akceptis Hanna Mykytyn dum 2 monatoj. Estis unua sperto de akceptado de volontulo dum 2 monatoj, kaj ĉiujn ĝi kontentigis. Similan volontuladon ni reproponas en 2012.

MOTIVIGO por akcepti denove Volontulon:
Ni strebas al kontaktoj kaj interkonatiĝo kun malsamlingvanoj. Lastjara akcepto de Hanna lastjare ja plene respondis al la deziro de niaj membroj malfermiĝi kaj konsciiĝi pri utileco de la lingvo.
Pli bone ol nur kelktaga vizitanto, la volontulo riĉigis nin, tra la dumonatoj, per siaj malsamaj problemaliro kaj vidpunkto.



TASKOJ DE LA VOLONTULO:

La volontulo klopodos riĉigi la kulturan vivon de la membroj de nia asocio kaj de aliaj esperanto-asocioj de la regiono, interalie per prelegetoj/konversacioj pri sia lando.
Li havos ankaŭ paroligan rolon en diversaj aranĝoj organizitaj por praktiki la lingvon.
Li ankaŭ havos eblecon akiri kaj/aŭ perfektigi pedagogian teknikon, partoprenante en diversaj kursoj pri esperanto.
Li povos plibonigi sian konon de la franca aŭ okcitana lingvoj, aŭ ekkoni ĝin, membroj de nia asocio pretas helpi pri tio.

Jen kelkaj jam planitaj esperantaj eventoj en kiuj la volontulo povos helpi, partopreni laŭ sia volo, laŭ interkonsento, li kompreneble rajtos ne ĉiam partopreni...ne rajtos neniam!

Partopreno al la Krokodila Renkontiĝo 2012
Prelegoj preparitaj de la volontulo pri siaj lando, urbo aŭ alia ŝatota prelegtemo... (Tuluzo kaj diversaj urboj de la regiono)
Prelegoj por prezenti esperanton (Tuluzo).
Esperanta semajnfino en Arrout (Pireneoj) en junio
Partopreno al la Iberia Renkontiĝo, en Sant Andreu Salou, proksime de Ĝirono (Katalunio) en majo.
Budoj (Eŭropa tago, forumoj de la lingvoj, festivalo de la tero...) (Tuluzo kaj regiono)
Manĝoklaĉoj (esperantparoligaj vespermanĝoj) en Tuluzo aŭ en la ĉirkaŭaĵo.
Junularaj manĝoklaĉoj por la pli junaj membroj (Tuluzo)
Atelieroj (pri la retejo lernu, por malkovri esperanton) (Tuluzo)
Diskutvesperoj en kafejo
Piedmigrado en Pireneoj
Filmvespero
Ludvespero
Interasocia festeto...ktp...

Ĉiun semajnon eblas ankaŭ partopreni en radioelsendo (lunde vespere), en la diversaj kursoj aŭ atelieroj proponotaj de nia asocio.

La volontulo povos ankaŭ helpi pri redaktado aŭ enpaĝigo de la asocia bulteno “La Krokodil'”, pri ĝisdatigo de la blogo, de la retejo, pri la realigado de kursoj, pri varbado...

Eblas ankaŭ organizi en la regiono viziton/prelegon fare de la volontulo
- al Arieĵo
- al Altaj Pireneoj
- al Aveyrono
- al Albi
- al Paŭo
al aliaj vidindaĵoj en la regiono

Novaj projektoj sendube aperos, kaj la volontulo povos proponi proprajn...

Krom esperantaĵoj, en majo kaj junio abundas en Tuluzo kulturaj eventoj, festivaloj, koncertoj... Ne eblas enui kaj la vetero ofte belegas, eksteraj aktivaĵoj, promenoj


LERNEBLECOJ POR LA VOLONTULO :
- Perfektiĝo en esperanto.
- Lernado aŭ perfektiĝo en franca lingvo (kaj okcitana)
- Lernado aŭ plibonigo de pedagogia tekniko.
- Lernado aŭ plibonigo en projekto organizado.
Krome, la Volontulo povos labori pri propra eta projekto aŭ aranĝo, enkadre de nia asocio, laŭ siaj kompetentoj.


LA VOLONTULO, KIUN NI DEZIRAS por tiu projekto :

- Aĝas malpli ol 30 jaroj.
- Ne estas el franclingva lando.
- Bone konas kaj interesiĝas pri la lingvo esperanto.
- Pretas helpi pri diverstipaj projektoj.
- Estas aŭtonomema kaj rilatema persono.
- Kapablos prelegeti pri sia lando, urbo aŭ pri persona intereso



LA KONDIĈOJ, KIUN NI PROPONAS por tiu projekto :

BONE ATENTU ke tiu volontula servo NE okazos kadre de iu europa au ŝtata kadro kiu laŭleĝigas la gastajn kondiĉojn aŭ la volontulajn taskojn. Ŝi/li laŭleĝe estos nur vojaĝanto kiun ni gastigos 2 monatojn. Ŝia/lia restado baziĝos je interkonsento kaj interfido.

Pro tio, la volontulo havos sian propran asekuron, zorgos pri siaj dokumentoj...
Tio estas projekto kiun decidis kaj sole financos nia asocio (kun helpo de la regiona federacio sudo-pireneoj)

VOJAĜKOSTO
La volontulo zorgos pri sia vojaĝo al Tuluzo je la komenco de la volontula servo kaj de Tuluzo je la fino kaj pagos ĝin.
Tamen, vojaĝkostoj en Tuluzo (per publika transporto), kaj por partopreni esperantistajn eventojn aŭ viziti esperantajn klubojn en la regiono estos repagitaj de la regiona federacio.

LOĜADO
La volontulo loĝos sole, sinsekve ĉe du membroj de nia asocio, kaj laŭokaze ĉe esperantistoj de la regiono dum mallongaj vizitoj.

MANĜADO
La volontulo ricevos monate (do dufoje) 300€ por siaj ĉiutagaj manĝaj bezonoj (elspezojn ŝi/li devos pruvi per kasnotoj, do pagi nur por manĝaĵo).

POŜMONO
Ni ne provizos poŝmonon, do antaŭvidu kroman monon por viaj personaj elspezoj

KIEL KANDITATIĜI?

Vi interesiĝas, sendu motivan leteron kaj vivresumon (kun viaj kontaktoj) antaŭ la 29a de februaro (inkluzive) al
esperanto.toulouse@free.fr