pageSeminario

en français

Instrui Esperanton: metodika seminario "Flugiloj de malfacila vento"

la 27-an kaj 28-an de novembro en Tuluzo


gvidota de Xosé Conde, instruisto de komputiko kaj Esperanto, membro de ILEI, gvidanto de seminarioj

Post la sukcesa seminario organizita en aprilo, EKC decidis reokazigi ĝin duafoje!

La seminarioj "Flugiloj de malfacila vento" celas ĉiujn tiujn, kiuj instruas aŭ deziras instrui Esperanton, kaj volas esti inicitaj pri la bazoj de pedagogio. Xosé prezentos al ni la diversajn alirojn kaj metodojn uzatajn en lingvoinstruado, iliajn aplikojn por Esperanto, kaj kelkajn bazajn nociojn kaj teknikojn.

La partoprenantoj preparos kaj prezentos lecioneron proksimume 15-minutan, por apliki tiujn teknikojn. Fine de la seminario, ĉiuj partoprenantoj ricevos atestilon pri la metodika parto de la seminario "Flugiloj de malfacila vento".

La seminario daŭros 8 horojn aranĝotajn en la semajnofino. Interkona manĝo kun la tuluzaj esperantistoj estos organizita sabate vespere.

Atentu! La nombro de partoprenontoj estas limigita je 10, kaj ni prioritatigos tiujn kiuj jam instruas Esperanton aŭ havas projekton instrui.

Kotizo: 30€ (inkluzivas la partoprenon al la seminario, la aliĝon al ILEI, kaj ricevon de la "Manlibro pri instruado de esperanto")
Informoj, aliĝoj: Christophe, 05 61 99 68 28 / 06 87 64 75 84 / christophe (che) gmail.com
Gastigado fare de esperantistoj ebla: bonvolu kontakti nin.

kunorganizas Esperanto Kultur-Centro de Tuluzo kaj ILEI
gastigas la Tuluzaj Esperantistaj Fervojistoj
monhelpas la Federacio Sudo Pireneoj

aliĝilo