EsperantoTuluz

PrelegoDeFlavioEnTuluzo

CxefPagxo :: TuluzajAktualajxoj :: LastajSxangxoj :: UzulajPreferoj :: Vous êtes ec2-54-163-42-154.compute-1.amazonaws.com
Aktualajxoj > Prelego de Flavio Rebelo en Tuluzo

Prelego de Flavio Rebelo en Tuluzo


 ITV


Debato de ĵaŭdo 26a de februaro en le Bâton à Palabre


Dudek homoj - rekorda partoprenantaro - kunvenis hieraŭ en la kafejo La Parol-bastono por debati pri la internacia televido en esperanto (ITV).
Post kelkaj klarigoj necesas por tiuj, kiuj ne ĉeestis la prezentprelegon de Flavio REBELO, la debato fokusiĝis pri la problemo de reklamoj en la programoj. Iuj tiom malŝatis reklamon, ke ili preferus entute neniun televidon ol reklaman televidon. Sed la informa, pedagogia kaj kultura aspektoj de ITV en esperanto estis longe prikomentitaj, kaj ties efikeco por diskonigo de esperanto ĝenerale agnoskita.


Jeannette



La 16an de februaro, Flavio REBELO prezentis sian televidan projekton al tuluza publiko, konsistanta el 22 geesp.istoj. Unu venis de apuda departemento Ariège, kaj alia de ... Bretonio !

Flavio prezentis sian konatan ITV-projekton, kiel naturan sekvon de la notico-portalo Ĝangalo, jam ekzistanta sesmonatojn, kaj jam plurlingva. Kaj la reta televido estos mem etapo por posta pli bonkvalita ricevebleco sur normalaj televidekranoj. Li klarigis, kial ĉi tiu jam pli ol tridekjara « revo » de la esperantistaro, nun fariĝis realigebla. Li montris diversajn filmetojn, vinjetojn kaj dokumentario-tilolojn, el DVD disko, kiuj bele impresis la spektantojn, kiuj tiel povis imagi la dezajnan kvaliton de la estonta televido.

Li respondis al multaj demandoj, ĉu pri la aktualaj rimedoj de Ĝangalo ? ekz.ĵurnalistoj-korespondantoj en pli ol dek landoj ? ĉu pri la (ne)konataj fontoj de kulturaĵoj dissendeblaj, kaj pri la kontraktontaj komercaj partneroj , esperataj sponsoroj aŭ reklamontoj, kiuj ebligos la tutan realigon. La kolektendaj 32 000 eŭroj ja estas la necesa sumo por eki la projekton kaj subteni ĝiajn elspezojn (inkl. salajrojn) dum sesmonata periodo. Poste ĝi devos financi sin mem.

La lerta prezentado kaj altkvalitaj bildoj kaj filmetoj levis entuziasmon ĉe multaj aŭskultantoj, kaj rezultigis kontentigan monkolekton (proks. 375 eŭrojn), kaj tre simpatian vesperfinon en trinkejo kie kolektiĝis du trionoj de la geaŭskultintoj.

Certe kiam ni baldaŭ spektos sur niaj ekranetoj la esperantajn vortojn « novaĵoj de la mondo » ni ĉiuj memoros, ke « revo, kiun oni revas sola restas revo, sed revo, kiun oni revas kune fariĝas realo ».

Raportas JeanneMarie



Tuluzo-Amuzo

Jen nova blogaĵo pri miaj peripetioj en Eŭropo, prelegante pri ITV al la eŭropaj samideanoj. Post agrabla tago kun la montpelieranoj, mi entrajniĝis posttagmeze, kaj atingis Tuluzon post tri horoj da veturado trajna. Ĉe la stacio min atendis s-inon Jean-Marie Cash, kiu fulme min kondukis al la ĉefa muzikbredejo de Esperanto, la fama Vinilkosmo, de Floreal Martorell, en la apuda Donneville. Tie, post viziti la studion, aĉeti kelkajn E-diskojn , kaj picumi kun Floreal (ĉion ĉi en malpli ol du horoj), li hastigis min al Tuluzo, ĉar tie min atendis intervjuo en la radio Radio Canal Sud . Babilado en Esperanto, multe da ridado kaj amuziĝo estis la ĉefaj trajtoj de la intervjuo, kiun li faris, enketante min pri ITV kaj pri aliaj projektoj de Ĝangalo.

Por kroni la hasteman tagon, mi estis denove rapide kondukata al la prelegejo, kie ĉirkaŭ 20 esperantistoj atendadis la komencon de la prelego. Mi do ekparolis, ili spektis la 7-minutan propagandan filmeton, surpriziĝis pro la kvalito de la vinjetoj - kiel ĉiam okazas - kaj kontribuoj ekpluvis. Entute 375 eŭroj, denove tre bona rezulto, kaj plia konstato, ke la eŭropanoj pli kaj pli emas apogi ĉi tiun mirindan iniciaton.

Post la prelego, aro da esperantistoj decidis iri manĝeti, ĉar la nokto estis "agrabla" ( 5 gradoj!!! ). Ĉetable, la babilado fluis, pri Esperantio, Brazilo, ITV kaj Ĝangalo. Vere tre amuza nokto, malgraŭ la temperaturo!

Min gastigis la paro ge-Cash, kiuj ĉe la posta mateno proponis al mi la servojn de muzikema interpretisto por miaj enurbaj kontaktoj pri ITV kaj Ĝangalo - JoMo! Mi kaj li iris al kelkaj lokoj, kaj eĉ negocan tagmanĝon mi havis kun direktoro de kultura instituto de la Okcitana lingvo, en Esperanto, kun interpretisto (jen nova negoco-lingvo, Esperanto! )

Nun, ĉirkaŭ la 4a ptm de mardo, mi denove entrajniĝos, nun survoje al Parizo. Ni vidos, kio atendas min ĉe la franca ĉefurbo!

El BloGaro de Flavio Rebelo


FLAVIO REBELO ELREVIGIS SVISOJN

Modernaj aparatoj, kompetentaj personoj kaj kontanta mono vane atendis s-ron Flávio Rebello ĉe KCE, kien li anoncis alvenon por la 7a-8a de marto. Interalie ĉeestis fakuloj de la plej aktivaj filmeldonejoj en Esperantio: Nandir kaj LF-koop.

Rebello nek alvenis nek informis per ajna rimedo (telefono, telefakso, reto) pri sia neapero. Diversaj homoj telefone serĉis lin ĉe KCE, kredante ke li estas en Svislando. Stefano Keller informis ke "certe Rebelo lasis Budapeŝton aviadile la 6an posttagmeze". Dieter Rooke, sekretario de KCE, telefonis al la polico en la Zurika flughaveno por havi informojn, sed senrezulte.

La posttagmezo ĉe KCE estis tamen fruktodona: la ĉeestantoj longe diskutis pri interreta televido, analizante la informojn el Brazilo. Laŭ Francisko Randin, de Nandir, la projekto de Rebello estas tiom kosta, ĉar tro ambicia: en sia nuna formo, ĝi postulus la posedon de studio (jen kial la monkolekto cele al 35.000 eŭroj). Montriĝis ke interreta televido estus realigebla per kunlaboro inter Nandir kaj LF-koop, startante de tute alia premiso, kaj kun alia periodado.

Ĉeestis ankaŭ kantistoj, kaj unu el ili, Jean-Thierry von Bueren, agrabligis la kuneston per prezento de specimenoj el preparata operdisko.

Kiam ĉiuj disiris, iom post iom tamen kreskis la zorgemo pro la sorto de la silente nealveninta brazila gasto. Nur la 9an de marto KCE eksciis de Michel Fontaine el Francio, ke la brazilano envagoniĝis antaŭ nelonge en Vieno, kaj estas veturanta al Bourg-en-Bresse, tra Zuriko kaj Ĝenevo. Tiam la zorgemo ĉesis: la homo ne perdiĝis aŭ mortis en Europo ie, ĉe la Danubo ie. Ĝis hodiaŭ, tamen, li ne kontaktis la Komitaton de KCE por doni klarigon.
el HEROLDO KOMUNIKAS n-ro 228, 2004 03 13


Diskuto el Jahu-grupo Informado


Jahu-grupo Informado
Post demando de Lu Wunsch-Rolshoven : "Interreta Televido: Kiu esploris la projekton?" starigita la 16-an de marto 2004, ekis la diskutado kiu sekvas

Dirk Bindmann

Mi ne estas tre entuziasma pri ghi pro multaj kaŭzoj.
Personaj kaŭzoj:

Dubo pri la kapabloj de la teamo de Flavio Rebelo:

Dubo pri la ĝenerala bezono de esperanta televido:

Mi havas nur unu argumenton por tiu esperanta televido: Ni povos mencii ĝin dum informado. Sed ĉu tia mencio valoras la penon?!

Komparante diversajn projektojn de la pasintaj jaroj, plej plaĉas al mi Indiĝenaj Dialogoj. Ĝi celis interesan kaj utilan aplikadon de Esperanto kaj fariĝis plena sukceso. Kompare kun ĝi tiu Interreta Televido ŝajnas al mi nura blufo por nutri la entreprenon de Flavio Rebelo.

Ronaldo

Mi konsentas kun Dirk pri tio, ke la kvalito de televidaĵoj estas pli grava ol kvanto. Se homoj emas kaj povas fari esp-ajn televidaĵojn,ili faru (kunlabore kun aliaj kolektivoj, ekzemple ocp@a...). Tamen, por plikonatigi esp-on, aliaj (IRL-)aferoj eble pli urĝas.
ĝis, Ronaldo


Stefano Keller



Mi samopinias pri la projekto Indiĝenaj Dialogoj, kiu estas tre interesa kaj utila.


Mi ne kredas ke Flavio Rebelo elspezintus tiom da tempo, energio kaj mono por sia monda prelegvojaĝo, nur por enkasigi monon (relative ne tre grandan sumon) por si kaj siaj kunlaborantoj - personcele...
Miaopinie la projekto televida estas apogenda. Ĉu iuj persone emas televidumi ĉu ne, ne tiom gravas (ankaŭ mi ne ofte tv-umas). La fenomeno evoluus(os!) certe kaj multe povus helpi al akceptigo de la valoroj ide(al)aj kaj kulturaj de Esperanto (se ĝi estas realigita profesie kaj laŭ iuj principoj).
Se ni malfidas dekomence iniciantojn de projektoj, aŭ novajn agadojn, niaj klopodoj pri praktika aplikigo de niaj ideoj (Eo) ne progresas, realiĝas. Ĝangalo.com jam estas iuspeca pruvo tiudirekte (pri seriozeco kaj fidindeco), nu kial ne apogi la projekton ITV?
Estas tamen fakto, ke ankaŭ mi malmulton scias konkrete pri la projekto. Eble tio estas mia kulpo, mi devus serĉi la legaĵojn priajn pli ĝuste, sed ŝajnas ankaŭ al mi ke oni bezonus pli da detaloj, priskriboj. Flavio prelegis (almenaŭ laŭplane sur: http://gxangalo.com/televido/) en du Germaniaj urboj, do vi almenaŭ havis eblojn aŭskulti lin kaj konvinkiĝi persone (aŭ ne). Liaj Svislandaj prelegoj ne okazis, do ni ĉi tie ne povis sperti ion pri la afero rekte de li.
Ĝi povus esti grava kultura ilo krom esti nur propagandilo. Unue ene de Esperantio, poste ekstere, kiam aliaj televidelsendoj citus/ripetus "niajn" raportojn, filmojn, programojn pri iu kultura, socia, politika aŭ alia temo, evento.
Kun koraj salutoj kaj altirante vian atenton al la projekto: Esperanto en Maŭricio ....
Stefano Keller
http://www.kontakto.info/esperanto-en-mauricio.html

Jens S. Larsen


Flavio Rebelo estis en Kopenhago, kie li donis tre favoran impreson. Li tamen ŝajnas esti nezorgema pri ne-ĉeestaj kontaktoj.

Dirk Bindmann skribis pri la ITV-projekto:


Ne forgesu ke ĉe ITV vi havos la ŝancon mem kontribui... :)


Jes, oni devas kalkuli kun ĝenerale rapide falantaj prezoj kaj altiĝantaj rapidecoj. Ankaŭ mia retkonekto ne estas kontentiga.
Tamen, mia universitato estas plenplena de publikaj rapidegaj interretaj stacioj... Nepras utiligi la eblecojn tuj kiam ili aperas.


Diversaj UN-organizoj produktas porinfanajn desegnitajn filmojn, kiujn Rebelo planas dubli en Esperanton. Tio estos almenaŭ iusence
malbanala.


Reklamaj filmoj povas esti pli multekostaj ol plenlongaj teatraj filmoj, ĉar la mono ne mankas. Mi ne kredas ke Rebelo povos utiligi la "dogmojn" de Lars von Trier por la produktado, sed laŭ lia prelego ŝajnis ke li multe esploris por trovi kiel atingi maksimuman impreson per minimumo da rimedoj.


Se mi bone komprenis, oni planas transiri al ĉefe reklama financado post duona jaro da dissendado; ITV ekzemple povos funkcii kiel
malmultekosta lanĉejo de Brazila produkto eksterlande. Oni ankaŭ imagas vendi iujn el la programoj surdiskigitaj (se iu volas aĉeti ilin...). Ne mankas ideoj, sed kompreneble malfacilas antaŭvidi kiom realisma estas ĉiu el ili.


Neniu kultura fenomeno estas "bezonata".


La plano estas sendi kvar horojn ĉiutage - nur parteto originale produktita de la loka stabo - kaj ripeti la kvar horojn en fluo
sesfoje. Tio igas la dissendaĵon trafebla preskaŭ kiam ajn, kvankam oni devas vidi ĝin kiam ĝi estas sendata; por eviti
piratadon oni ne ebligos alŝutadon.


Se oni efektive sukcesos produkti ĉiutagan programon, ĝi neeviteble evoluos. Jam ekzistas kelkaj montreblaj Esperantlingvaj
filmoj, sed ili baldaŭ elĉerpiĝos. Aliflanke, se ekzistos ITV, tuta Esperantio havos lokon kie vidigi novajn filmojn. Se oni havas
kvar horojn tage, estas loko por ĉiuj niveloj.


Oni povas mencii ĝin dum informado pro la formo, sed ĝi devas esti peninda pro la enhavo, kompreneble. Mi mem siatempe produktis dekon da duonhoraj programoj pri Esperanto por loka televido ĉi tie en Danlando. Ĉefe temis pri intervjuoj kun pli-malpli gravaj kaj aĝaj Esperantistoj. Se oni scias kiel demandi, tia simpla tekniko povas doni treege interesajn rezultojn, interesajn almenaŭ por Esperantistoj mem. Imagu kiel aspektus la Komitataj balotoj en UEA, se la kandidatoj povus interdiskuti televide...


Oni povus havi multe pli precizan imagon pri ID (kiel ĝi fartas momente, cetere?) se oni povus vidi vivajn bildojn pri ĝi en la komputilo. Cetere Rebelo promesas ke oni rericevos la monon se ITV aŭ ne realiĝos, aŭ estos komerca sukceso - nur se ĝi estos realigita kun malsufiĉe da profito, la mono ne revenos.


Amike,
Jens S. Larsen


Ronaldo


tradukvoĉojn, sed mi ne scias ĉu laŬ germana kutimo (ĉiu rolo havas propran parolanton) aŬ laŬ la pola (unu sama voĉo por ĉiuj)


Nederlandanoj plimalpli postulas ilin, por ke ni povu aŬdi la verajn voĉojn kaj por lerni la lingvon. Kaj por ke la buŝoj moviĝu laŬ la parolo..


Dirk

responde al Jens Stengaard Larsen

Televido ĝenerale malmulte interesas min. Ekde naŭ jaroj mi eĉ ne plu posedas televidilon. Mi forĵetis ĝin pro la tro ofte malalta kultura nivelo de la programo.

Verŝajne mi neniam produktos filmon, sed tiu argumento plaĉas al mi. Mi fakte estas pli kreema ol konsumema.


Jes. Mi tamen opinias, ke la enhavo de esperanta televido devus kreski plejparte el esperantujo mem.

Ĉu dublado signifas tradukvoĉojn aŭ subtitolojn? Vi eble scias, ke en Germanio kaj aliaj landoj subtitoloj estas tre nekutimaj. Mi mem akceptas subtitolojn. Sed antaŭ nelonge mi rakontis al mia 16-jara nevo, ke mi spektis en kinejo
subtitolitan mongolan filmon "La ploranta kamelo". Li ekrigardis min kvazaŭ frenezulon: "Kaj ĉu la uloj dum la tuta filmo parolis nur la mongolan?" "Jes, kompreneble! Ili estis mongoloj." Do ne ĉiu povas imagi subtitolitajn filmojn.


Pri tio mi forte malkonsentas! Ne ĉiuj bezonas la saman kulturon, sed homo sen kulturo fariĝus psike malsana. La esperanta komunumo ekzemple estus neimagebla sen originala literaturo. Mi kredas, ke en ĝi ekzistas ankaŭ bezono de originala muziko kaj de unuopaj filmoj. Sed eble ne multaj vere bezonas originalan esperantan televidon.


Ankaŭ tiu argumento plaĉas al mi.



Ronaldo

Responde al Jens Stengaard Larsen



bona ideo, se faratas kun esp-istoj de diversaj devenoj - por eviti dialektiĝon kaj troan influon de iu akĉento


Tion mi povas subteni nur se la reklamo estas facile evitebla (ekzemple
nur fine de la elsendo). Niaj cerboj ja jam pli ol sufiĉe lavatas :-(


malmodesta kvanto


Deŝutadon, ĉu ? Sed mi ne tuj vidas kial ni preventu piratadon. Se aliaj homoj dissendas esp-aĵojn, ja la atingata publiko estus pli granda, kaj tio nur bonus por ni, ĉu ne ?