Kelkaj vortoj de la tradukinto

Kiam Arno sugestis ke ni prezentu Familia Etoso, mi pensis, "Atentu, la dioj punas troambiciecon!" Sed, samtempe, sen ambicio, la homaro estus ankoraŭ en la arboj....

Kaj ĉar mi ŝategas tiun teatraĵon, mi volonte atakis la tradukan taskon. La sceno estas en popola trinkejo, kaj la lingvaĵo estas popoleca. Do, mi strebis uzi kiel eble plej simplan kaj rektan lingvaĵon, kian oni aŭdas en esperantokongresoj... sed tamen gramatike ĝusta. Ĝi devas esti facile direbla por la geaktoroj, kaj facile komprenebla por la spektantoj. Mi kredas ke ni atingis tiun celon.

Tiu ĉi traduko estas ja teama laboro, ĉar ĉiuj trupanoj donis sian opinion por kiel eble plej glatigi, klarecigi, kaj vivecigi la tekston. Nun restas al la spektantoj nur... aplaŭdi!

Rikardo CASH


Postparolo por la unua eldono de "Familia Etoso"

Por juna lingvo, teatro ludas apartan rolon ĉar ĝi ebligas aŭdigi modelan lingvaĵon. Tiel estis en diversaj naciaj lingvoj por kiuj la teatro estis bona rimedo por instrui la oficialan formon de ŝtata lingvo al parolantaro de diversaj dialektoj. Por nove kreita lingvo kia esperanto, rapide eksentiĝis neceson eluzi la teatran arton por maturigi la parolan uzon de la lingvo. Jam en 1896, malpli ol dek jarojn post la publikigo de la Unua Libro, en Smolensk eklaboris teatrogrupo kiu ekzercadis kaj prezentis siajn spektaklojn al rondo da scivolemuloj. En la Unua Kongreso en Bulonjo ĉe Mar' ankaŭ estis jam pluraj teatroprezentoj, kaj la sekvontaj Universalaj Kongresoj tradiciigis tion: en ĉiu UK estas almenaŭ unu teatra vespero, kiam ne estas festivalo; en la jubilea UK por la centjariĝo de esperanto en Varsovio en 1987 estis plurdekoj da prezentoj en plenumo de multaj diversnaciaj trupoj.

Ne parolante pri ĉiuj batalantoj de la historio de la esperanto-teatro, mi tamen mencios Srdjan Flego kiu en la jaroj 1957 ĝis 1969 klopodegis por starigi Internacian Artan Teatron, kiu prezentis en preskaŭ ĉiuj UK-oj de tiu periodo (krom la UK en Tokio en 1965) plurajn teatraĵojn en kiuj rolis geaktoroj el diversaj nacioj. Solen' kaj mi renkontiĝis kun Flego unufoje en Parizo surstrate ĉe metroenirejo. Ni apenaŭ prenis tempon por kune sidi en trinkejo. Flego nur urĝe volis sciigi al ni, kiun li agnoskis kiel siaj posteuloj, ke provizi teatran arton al la esperanto-movado estas gravega tasko kiun kuraĝaj artistoj konstante plenumu malgraŭ la manko de subteno precipe de la movadaj instancoj. Flego elĉerpis sian tutan energion kaj amariĝis de la maldankemo de la movado kaj preskaŭ senkuraĝiĝis. Tamen li penis por transdoni la torĉon de sia fido pri la celo.

Fakte mi nun de preskaŭ tridek jaroj plu aktivadis por la esperanto-teatro. Mi debutis en TESPA (Teatro Esperanto de Parizo). Dum kvar jaroj mi partoprenis ambiciajn surscenigojn kiuj kolektis ĝis dekkvin geaktorojn sub la gvido de Solen' kaj kun la partopreno de Georges Lagrange kiu provizis la trupon pri tradukoj de franclingvaj ĉefverkoj. La aliaj trupanoj venis el diversaj horizontoj: iuj el ili spertis antaŭajn artajn projektojn en Parizo, i.a. kun Flego. En TESPA do blovis iom de la laboro de niaj antaŭuloj. Sed la amatora trupo ne povis multe prezenti, ĉar estas ege malfacile organizi prezentojn kun tiom da geaktoroj en esperanto-aranĝoj kiuj ofte okazas malproksime. Montriĝis do granda disproporcio inter la laboro investita kaj la atingita rezulto se konsideri la grandecon de la spektantaro kaj la nombro da prezentoj. Tial Solen' kaj mi kreis la trupon "Krizalido" kies celo estis profesiiĝi. Surscenigante teatraĵojn kun malmulte da rolantoj, pretigante la samajn spektaklojn dulingve (esperante kaj france), ni sukcesis prezenti la saman teatraĵon ĝis kvindekfoje anstataŭ malpli ol dekfoje. Tamen se la projekto estis pli kontentiga laŭ la arta nivelo atingita kaj la nombro da spektintoj, ni tamen neniam sukcesis vivteni nin nur per nia teatra laboro. Kaj tio povas malkuraĝigi la plej obstinajn post dudeko da jaroj. Mi do preskaŭ rezignis pri esperanto-teatro des pli ke forpasis Solen', kiu estis mia teatra kunulino dum pli ol dudek jaroj, kaj kiu heroe solludis solfoje Lasu la neĝon fali, malgraŭ kripliĝo kaŭzita de la grava malsano pro kiu ŝi mortis nur kelkajn monatojn poste.

Tiam petis min tuluzaj geesperantistoj gvidi teatro-grupon. Komence estis grupo da gelernintoj ĵus finintaj bazan kurson kaj sekvantaj perfektigan kurson gviditan de Rikardo Cash. Mi konsentis eniri tiun aventuron, kaj post kelkaj monatoj da komuna laboro, ni laŭ mia sento atingis rezulton kontentigan kaj lingve kaj arte. La novbakitaj esperantistoj rimarkinde progresis en la rego de la lingvo kaj krome ilia arta kapablo firmiĝis. Ni do ĉiujare pretigis novan teatraĵon.

La unua estis La rekta metodo laŭ L'Anglais tel qu'on le parle verkita de Tristan Bernard en 1908. Tiu teatraĵo estis jam esperantigita frue kaj prezentita ekzemple en la Pariza UK en 1950. TESPA denove surscenigis ĝin en la jaroj 1980-aj en traduko reviziita de Georges Lagrange. La Teatro Trupo de Tuluzo prezentis version denove reviziitan de Rikardo Cash. Tiu facila komedio estas tre ŝatata de esperantistoj ĉar ĝi humure montras kiel manko de komuna lingvo povas kaŭzi gravajn miskomprenojn.

La dua surscenigo estis La Krimo en la strato l'Ursin' laŭ L'affaire de la rue de Lourcine verkita en 1857 de Eugène Labiche. Temas pri nigrahumura komedio de la fama kaj talentega franca dramverkisto. Tiu teatraĵo estas tre ofte surscenigita de amatoraj trupoj ĉar ĝi estas tre trafa kaj sukcesa.

La tria surcenigo estis Forlasita laŭ La délaissée verkita de Max Maurey en la komenco de la dudeka jarcento. Teatro Krizalido prezentis ĝin tre sukcese oftege dum jaroj sub titolo La forlasitino. Temas pri komedio je du niveloj, ĉar fakte ĝi montras geaktorojn kiuj provludas. Entrudiĝinta najbaro komprenigas ke temas pri provludo, kaj ekde tiu momento miksiĝas la kverelo inter la rolantoj kaj la roloj.

Tiuj tri unuaj realigoj ŝajnis al mi tamen iom malmodernaj, kaj mi sopiregis surscenigi ion pli nuntempan. Post tri jaroj da preparaj laboroj fine montriĝas ĉi verko antaŭ la publiko de la Kataluna Kongreso, kiu jam gastigis la unuajn eksterlandajn elpaŝojn de Teatro Krizalido antaŭ dudek jaroj kaj de Teatro Trupo de Tuluzo antaŭ kvar jaroj.

Familia Etoso apartenas al nuntempa teatra skolo, en tempo kiam spektantoj kutimas pri kino kaj televido kiuj montras la rolojn de tre proksime. Dum la teatro en la pasintaj jarcentoj estis la sola drama arto kiu disvolvis apartajn teknikojn (laŭta kaj klara elparolo, iom troiga gestumado), ĝi nun konkurencas kun tiuj aliaj formoj de drama arto kiun provizas kino kaj televido. La drama arto tial evoluis al prezento pli natureca, pli veraspekta, pli sincera. Cetere la verko estis kreita en teatro kaj poste filmita kaj la filmon ofte montras la televido.

Familia Etoso estas kune verkita en 1994 de Agnès Jaoui kaj Jean-Pierre Bacri, kiuj rolis mem en la teatraĵo. La aŭtoroj estas do kaj geaktoroj kaj dramverkistoj kaj scenaristoj. Agnès Jaoui nun ankaŭ realigas filmojn. Ili estas ege sukcesaj kaj agnoskataj en ĉiuj siaj verkoj. La teatraĵo ricevis premion "Molière" kaj la geaŭtoroj plurfoje jam ricevis premiojn pro siaj filmaj scenaroj. Esperantigi tiun verkon estas por ni okazon enblovi freŝan nuntempan artan influon en la esperanto-kulturon.

Arno Lagrange, 17/10/2004

Kapopiedo Esperanto Dato
De la unua de junio 2003 vi estas la -a vizitanto. bonvenon !.
 

Lasta ŝanĝo : ĵaŭdon la 10-an de majo 2007 14:00.  Por ĉiaj demandoj aŭ rimarkoj bv retmesaĝi al arno lagrange.)