Komedio de Agnès Jaoui kaj Jean-Pierre Bacri
Esperanto-teksto de Rikardo Cash
Reĝisorado : Flavie Audibert kaj Arno Lagrange.

Premio « Molière » 1995 : plej bona komedio

Laborkunsidoj
Ĝenerala provludo
La teamo
Céret : la premiero
Tuluzo : Zamenhof Festo
Prezento en IS Veclar

La programo (PDF formate)
Recenzoj
Postparolo por la unua eldono

 
En la trinkejo « Ĉe l’trankvilul’ » la familio de Henriko la mastro kunvenas por komune manĝi en restoracio kiel ĉiuvendrede. Sed ĉifoje estas aparta etoso. Filipo prezentis ĉe loka televido la firmaon kies kvara vicdirektoro li estas, kaj li tre scivolas ĉu lia prezento estis sukcesa. Benjo ĵus hodiaŭ senbremse ribelis kontraŭ sia tirana ĉefo kiu cetere estas ankaŭ la superulo de Filipo. Ĉiuj vane atendos la edzinon de Henriko kiu ĵus hodiaŭ decidis forlasi la geedzan hejmon. Cetere hodiaŭ ankaŭ estas la naskiĝtaga festo de Jonjo, la edzino de Filipo, jen okazo por la patrino fari la plej plaĉan donacon : hundon al sia bofilino, kiu bedaŭrinde tute ne ŝatas hundojn. Kaj konstante ĉeestas kelnere Deniso, kiu iom post iom pli kaj pli eniros en la familian etoson. Tiu ĉi vendredo vere ne disvolviĝas kiel la aliaj. Eble de tiu tago ekestos ŝanĝiĝoj en la rutinaj kutimoj de la familio.
 
La Patrino riproĉas al Henriko; Benjo Jonjo

Henriko fieras simili al sia patro
« Familia etoso » montras familion kiu same kiel multaj familioj funkcias laŭ ne moveblaj rutinoj. La samaj frazoj, la samaj riproĉoj, la samaj ŝercoj estas ade ripetitaj. Dum tiu ĉiusemajna familia kunveno ĉifoje multaj aferoj ne okazas laŭplane. Ĉifoje iom da vero elmontriĝas. La teatraĵo estis ege sukcesa en Parizo kaj ĝi estis adaptita por la kino. Ege sprita, fajna ĝi estas realisma kaj humura priskribo de funkciado de familia sistemo. Tiu situacio ŝajne drama estas subjekto de refreŝiga komedio.
Agnès Jaoui kaj Jean-Pierre Bacri staras inter la plej sukcesaj nuntempaj artistoj en Francio. Ili jam kune verkis plurajn aliajn sukcesajn teatraĵojn kiujn ili prezentas kun teamo da aliaj geaktoroj-komplicoj. Ili ankaŭ rolis en granda nombro da sukcesaj filmoj de pli ol dudek jaroj.
Benjo, Filipo kiu rakontas kiel okazis la televida elsendo, Jonjo


Henriko ekdisputas kun Filipo

Deniso, Jonjo konatiĝas kun Karuso

Henriko, Deniso, Jonjo kaj Karuso

Deniso, Jonjo, Benjo bedaŭras ke ŝi ne diris al Filipo ke li estis perfekta

Deniso, Jonjo, Benjo; la Patrino mendas por Filipo
 

Deniso, la Patrino, Filipo


Deniso, Benjo, Filipo, Jonjo kaj la Patrino ekscias ke la edzino de Henriko forfuĝis


Henriko paŭtas, la patrino, Jonjo kaj Filipo festas la naskiĝtagon de Jonjo

Henriko kaj Deniso

Patrino, Jonjo, Filipo

Deniso dancigas Jonjon; Benjo

 

 

 

 

 

La bildoj en tiu paĝo estis fotitaj la 29-an de junio 2004,
okaze de la unua ĝenerala provludo
en la festsalonego de Tarabel,
vilaĝo en la proksimeco de Tuluzo.

Laborkunsidoj de la Tuluza Teatro Trupo.

Ĝenerala provludo je la 24-a de oktobro 2004.

Deniso, la kelnero
Benjo, la fratino
Henriko, la estro de « Ĉe l’trankvilul’ »
La Patrino
Filipo, la frato, vicdirektoro
Jolando "Jonjo", la edzino de Filipo

Gérald Tibi
Catherine Martinez
Arno Lagrange
Kristina Vidotto
Bernard Martinez
Catherine Planche

Reĝisorado :

Flavie Audibert kaj Arno Lagrange.

 

Familia Etoso estis prezentita :



Premiere la 31-an de oktobro 2004 en la Kataluna kongreso en Céret



la 12-an de decembro 2004 okaze de Zamenhof Festo en Tuluzo (Maison de Quartier Arènes)


la 29-an de decembro 2004 en la Internacia Seminario en Wetzlar (Germanio)

 

la 26-an de Aprilo 2005 por Bulonjo 2005

KEF en Helsinki en julio 2005.

Universala Kongreso en Vilno en julio 2005.

Festo 2005 en Saint-¨Pons en aŭgusto 2005.

   
Kapopiedo Esperanto Dato
De la unua de junio 2003 vi estas la -a vizitanto. bonvenon !.
 

Lasta ŝanĝo : lundon la 22-an de aŭgusto 2005 21:07.  Por ĉiaj demandoj aŭ rimarkoj bv retmesaĝi al arno lagrange.)