Recenzo de Joan Inglada por Kataluna Esperantisto


Kritiki serioze teatraĵon kaj ĝuste ĝian surscenigon ne estas facila tasko, krome se temas pri komedio. Tamen, Familia etoso, ne temas ekzakte pri komedio sed pri tragikomedio. En ĝi denove aperas la neniam finiĝanta historio pri komunikada malfacileco ĉe la paroj. Ĉi-okaze la afero situas ĉe du fratoj kaj iliaj edzinoj. La kafejestro Henriko (Arno Lagrange), la senutila simplanimulo de la familio, fronte al la subdirektoro Filipo (Bernard Martinez), la stulta arogantulo, kiun admiregas la superreganta kaj manipulanta masklisma panjo (Christine Vidotto). La tuto estas kiel duopa kontraŭpezilo, aŭ prefere, kiel porinfana karuselo. Ankaŭ po du estas la oficistino Benjo (Catherine Martinez), la ribelanta filino, kaj Deniso (Gérald Tibi), la kelnero. Alia karusela paro estas la du bofilinoj – Arleto (senrolo), la parulino de la ŝtipkapa frato, kiu forlasas lin, kaj la alia, Jolando (Catherine Planche), subpremata de la teroro de la posedema kaj superreganta edzo. Sur ŝin falas unu el la tiklaj tragikomediaj roloj de la verko: oni ridas por ne plori antaŭ tiu idiotino por supervivado. Kaj ankaŭ po du estas la hundoj. Ĉiu rolulo – kun sia aparta tragedio en ties mediokra vivo. La karuselo turnas ĉirkaŭ la patrino, ne ĝuste kiel ĉefmasto sed kiel rusta kaj dekadenca akso de malnova karuselo produktanta ĉi tian dinamikan kaj malstabilan ekvilibron, sur kiu balanciĝas la argumento.

 

 

La malfacileco de la surscenigo kuŝas ankaŭ en la aktora elekto en la kazo de la profesia teatro. Niaokaze temas pri amatora teatro. Do ni ĉiuj jam scias pri kio temas. Tamen mi deziras rimarki, ke en mia lando, en Katalunio, la amatora teatro estas la bakforno, de kie eliris la plimulto de aktoroj kiujn hodiaŭ ni konas. Mi ne scias, ĉu tiel okazas alilande. Por ne iri pli malproksimen, en mia urbo, Vilanova i la Geltrú, tiu fama Sergi López komencis aktori en teatro de amatoroj – kaj mi mencias lin, ĉar li estas tre konata kaj premiita ankaŭ en la Franca Respubliko.

De ĉi tiuj bazoj mi konjektas pri la malfacilaĵoj, kiujn, ŝajne, la reĝisorado devis alfronti. Diverseco de aktoraj kapabloj, fizikaj kaj ankaŭ de movado en la scenejo, eĉ voĉaj aŭ elprononcaj. Projekciado de la voĉo, parkerigado de la teksto kaj voĉa intenseco taŭga por ĉiu momento, interalie, estas la ĉefaj problemoj. En la profesia teatro la aktoroj dediĉas pli da horoj al la fizika kaj psiĥa preparoj ol al la reprezentado. Havebleco de tempo por la provludo, eksteraj malhelpoj, kiuj tuŝas rekte la provludon, kaj krome la regadon de la lingvo, en la esperanta medio, estas aliaj koncernaj demandoj. La teatro-grupoj devas konsideri ankaŭ la tempodaŭron, ĉi-okaze tro longa, laŭ mia opinio. En Esperantio oni devus zorgi pri tio, precipe la organizantoj, kiuj devus esti informitaj ankaŭ pri la karaktero kaj aliaj aspektoj de la verko kaj de la ensemblo kaj programi ĉi tiujn aranĝojn en alia horo ne tiom mistempa.

Tion ĉi dirinte, ni jam havas multajn bazajn ingrediencojn por ekkuiri.

Temas pri premiero kaj ni ĉiuj scias, kion tio signifas. Oni ne povas diri, ke iu ajn aktoris malbone sed la teatraĵo ne sufiĉe bone funkciis. Arno konas, proprasperte, la malfacilaĵojn sin reĝisori, eble tial li nun aperas nur kiel sursceniganto, sed mi konjektas influon sur la reĝisoro. Verŝajne, de la scenejo mem li ne povus percepti la malsamajn voĉintensojn, ĉar, efektive, la sonteknikisto Floreal Martorell rimarkis, ke iuj aktoroj parolis mallaŭte kaj li altigis la voĉintenson, tiam Henrikon oni aŭdis tro laŭte. En Jolando kuŝas unu el la elstaraj partoj de la tragikomedia kialo. Tial ŝia rolo devas esti prilaborita pli multe.

Miaopinie ĉi tiu verko, reprezentita de amatoroj kaj en esperanto, postulas direktoron kaj reĝisoron, ambaŭ ekster la scenejo. La reĝisoro havas multe da detala laboro pri ĉiu rolo. La direktoro devas kunigi ĉion, kion la reĝisoro faras. En Katalunio kutime ekzistas direktoro kaj direktora helpanto. En Anglujo mi konstatis direktoron kaj surscenejan movhelpanton. Arno, kiu ankaŭ havas surscenigajn respondecojn, ne povas scii, kio okazas de la flanko de la spektanto, ĉar li staras en la scenejo. Antaŭ kelkaj jaroj en Katalunio, Lluís Homar, en hamleta rolo kaj sinreĝisorante, luis aktoron por esti anstataŭigita dum li reĝisoris en la provludoj, kaj malgraŭ tio la rezulto ne sufiĉe sukcesis. Flavie Audibert ŝajnas havi klarajn ideojn kaj la kapablon reĝisori. Ili pripensu tion. Ili ambaŭ devas trovi la solvon kaj mi estas certa, ke ili povas tion fari. Mi nur konjektas.

La premiero jam okazis. Se profesiuloj sufiĉe suferas, oni imagu pri amatoroj kaj krome en esperanto. Ĉi tiu verko estis sufiĉe premiita kaj bone sukcesis kaj en la Franca Respubliko kaj en la Hispana Reĝlando. Ĝi havas bonan teatran strukturon kaj tiajn rolojn moviĝantajn en la dolĉ-acida punkto inter verŝajno kaj realo. Ĝi pritraktas la memestimon kaj la indajn aŭ malindajn ĉiutagajn temojn de la homa konduto kaj la seksa subpremo ligita al perforto. La tragikomediaj elturniĝoj, kiuj ridigas la spektantojn, ne estas sufiĉe nuancitaj, sekve ili ne ricevas la komplicecon de la spektantoj. Tiuj elturniĝoj esta nepra afero en ĉi tiaj verkoj, por ebligi la eskapon de la tragika realo.

Ĉi-okaze la Teatro-Trupo de Tuluzo havas kiel atuton, ke la aŭtoro-tradukisto de la teksto estas membro de la grupo. Li estas Rikardo Cash, kiu skribis imponegan, luman kaj tre kompreneblan tekston tre ĝuste trovinte la lingvon de la kernaj trairejoj por la bona kompreno kaj efiko de la grimacoj de la verko. Ni gratulas lin. Kiel li mem diras, temas pri ambicia propono, sed la grupo estas ambicia kaj havas kapablon ludi ĝin bonege kaj kulmini la celon de Arno: enblovi freŝan nuntempan artan influon en la esperanto-kulturon. La geaktoroj kapablas; estas afero nur de nuancoj, sed nemalhaveblaj. Mi voĉdonas por la Teatro-Trupo de Tuluzo kaj deziras al ili, dum multaj jaroj, kuraĝon kaj multan merdon! (1)

Joan Inglada 02/12/2004

(1) Kiam oni iris al la teatro per ĉeval-aŭtoj, se ne estis multa merdo en la strato, tio signifis ke la teatro estis malplena kaj tial malsukceso de la teatraĵo.

 
Dum la prezento en Céret : Joan Inglada sidas en la unua vico apud la tradukinto Rikardo Cash.

Recenzo de Sten Johansson por Libera Folio


  "Ambicie aktoris Teatra Trupo Tuluza." laŭ Sten Johansson el Kulturo ne logis esperantistojn en Libera Folio

Recenzo de Dominique Couturier por Libera Folio


  "Familia etoso" estas sufiĉe interesa verko. Per ĝi, oni iom post iom malkovras kiel kaj kial la vidmaniero kaj nekomprenemo de patrino povas komplete fuŝi la rilatojn en familio, kaj eĉ tiel malbone influi sur la gefilojn, ke tio malhelpas al ili fariĝi feliĉaj kaj liberaj plenkreskuloj. Bedaŭrinde, la geaktoroj ne sufiĉe laŭte parolis, pro kio multaj spektantoj forlasis la teatron antaŭ la fino.
laŭ Dominique Couturier en Mortigi edzinon ne plaĉis al ĉiuj en Vilno en Libera Folio
Kapopiedo Esperanto Dato
De la unua de junio 2003 vi estas la -a vizitanto. bonvenon !.
 

Lasta ŝanĝo : lundon la 22-an de aŭgusto 2005 21:07.  Por ĉiaj demandoj aŭ rimarkoj bv retmesaĝi al arno lagrange.)