En Tuluzo, grupo de geesperantistoj progresantoj kaj pli spertaj ekpretigadas teatraĵojn por plibonigi sian regon de la internacia lingvo. Por sia unua elpaŝo tiu grupo eklaboris per la teksto "Rekta Metodo".

Ĉi teksto estas adaptita el franclingva teatraĵo verkita en 1908 de Tristan Bernard tiutempa sukcesa teatroaŭtoro verkanta komediojn. La originala titolo estas "L'anglais tel qu'on le parle" " La angla lingvo sen profesoro" laŭ la traduko de Gaston Moch.
Dua teksto estas " La krimo de la Strato L’Ursin’ " (france : " L’affaire de la rue de Lourcine " verkita en 1857).

La grupo laboras sub gvido de Arno Lagrange, kiu aktivadas en la esperanto-teatro de 25 jaroj komence en TESPA en Parizo kaj poste dum jaroj en "Krizalido", kaj foje ankaŭ en aliaj grupoj ("Kallima", "Théâtre de l'épicéa", …). Eĉ se la celo de tiuj grupoj estis profisieca, la prezento de la tuluza grupo estas klare amatora, kelkaj el la partoprenantoj malkovras samtempe la internacian lingvon kaj la teatran arton. La virto de la amatoroj estas ke ili plenumas siajn projektojn kun "amo". Temas do pri jam jarcenta tradicio en esperanto trejniĝi pretigante teatraĵojn (unuaj provoj okazis jam en 1896!!). En Bordozo ni prezentis la "Krimon de la strato l’Ursin’ " premiere. Poste sekvas prezentoj por Zamenhof-festo en Tuluzo kaj aliaj eblecoj montriĝis. La grupo planas pretigi aliajn programojn. La reago de la publiko tre certe estas kuraĝiga por tiuj novaj projektoj.


TEATRO TRUPO DE TULUZO
Kontaktoj : Arno Lagrange 33 (0) 561 839 159
arnaud.lagrange@wanadoo.fr

La Rekta Metodo
La krimo de Strato Lursin'
Forlasita  
 

 

(Lasta ĝisdatigo la 13an deJanuaro 2004. Por ĉiaj demandoj aŭ rimarkoj bv retmesaĝi al arno lagrange.)